Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĥlestakov. — Kompreneble, al ili ĉiuj mi korektas la artikolojn. La eldonisto Smirdin donas al mi por tio ĉi kvardek mil rublojn.

Anna Andrejevna. — Certe ankaŭ «Jurij Miloslavskij» estas via verko?

Ĥlestakov. — Jes, ĝi estas mia verko.

Anna Andrejevna. — Mi tuj divenis.

Marja Antonovna. — Ha, panjo, tie estas skribite, ke ĝi estas la verko de sinjoro Zagoskin.

Anna Andrejevna. — Nu, jen vi havas: mi sciis, ke ankaŭ tie ĉi vi disputos.

Ĥlestakov. — Ha, jes, estas vere: ĝi efektive estas de Zagoskin; sed ekzistas alia «Jurij Miloslavskij», tiu jam estas mia.

Anna Andrejevna. — Nu, certe mi legis la vian, kiel bone skribita!

Ĥlestakov. — Mi konfesas, mi ekzistas per literaturo. Mia domo estas la unua en Peterburgo. Tiel oni ĝin jam konas: domo de Ivan Aleksandroviĉ. (Turnas sin al ĉiuj.) Mi petas vin sinjoroj, se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi. Mi ja ankaŭ balojn donas.

Anna Andrejevna. — Mi pensas, kun kia gusto kaj belegeco oni tie kredeble donas balojn!

Ĥlestakov. — Nu, eĉ ne parolu. Sur la tablo ekzemple vi vidos akvomelonon, — ĝi kostas sepcent rublojn. La supo en la vazo rekte venis per ŝipo el Parizo; kiam oni levas la kovrilon, leviĝas vaporo, similan al kiu oni ne povas trovi en la naturo. Mi estas ĉiutage en baloj. Tie ni jam havas eĉ nian propran kartan kompanion: la ministro de la Aferoj Eksterlandaj, la franca ambasadoro, la ambasadoroj angla kaj germana kaj mi. Kaj ni tiel laciĝas de la ludado, kiel vi ne povas prezenti al vi. Kiam mi suprenkuras per la ŝtuparo al mi en la kvaran etaĝon, mi diras nur al la kuiristino: «Prenu, Maŭrinjo, la superveston ...» Ha, kion mi babilas, — mi tute forgesis, ke mi loĝas en la beletaĝo. Mi havas unu ŝtuparon ... Kaj interese estas enrigardi en mian antaŭĉambron,