Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kune. Urbestro. — La rango estas tia, ke ni povas ankoraŭ stari.
Artemij Filippoviĉ. — Ni staros.
Luka Lukiĉ. — Ne faru al vi afable zorgojn!

Ĥlestakov. — Sen ceremonioj, mi petas vin, sidiĝu. (La urbestro kaj ĉiuj sidiĝas.) Mi ne amas ceremoniojn. Kontraŭe, mi eĉ konstante penas tragliti nerimarkite. Sed mi neniel povas min kaŝi, neniel povas! Apenaŭ mi ien eliras, oni jam diras: «Jen iras Ivan Aleksandroviĉ!» Kaj unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro: la soldatoj elsaltis el la soldatejo kaj donis al mi honoron per la pafiloj. Poste jam la oficiro, kiu estas mia bona konato, diris al mi: «Nu, mia kara, ni tute serioze prenis vin por ĉefa militestro.»

Anna Andrejevna. — Kiel interese!

Ĥlestakov. — Mi estas konata kun beletaj aktorinoj. Mi ja ankaŭ verkas diversajn vodeviletojn ... Literatorojn mi ofte vidas. Puŝkin estas mia bona amiko. Ofte mi diradis al li: «Nu kio, mia amiko Puŝkin?» — «Nenio, mia amiko, — li respondadis, — iel tiel ĉio iras ...» Granda originalulo li estas.

Anna Andrejevna. — Sekve vi ankaŭ verkas? Kiel agrable kredeble estas al verkisto! Vi certe ankaŭ publikigas en la revuoj?

Ĥlestakov. — Jes, mi ankaŭ en la revuoj publikigas. Ekzistas cetere multe da miaj verkoj: «Edziĝo de Figaro», «Roberto-Diablo», «Norma». Mi eĉ la nomojn jam ne memoras. Kaj ĉio okaze: mi ne volis verki, sed la teatra direkcio diras: «Ni petas vin, amiko, verku ion.» Kaj mi pensas al mi: «Bone, mi faros al vi la komplezon, mia kara.» Kaj tuj, ŝajnas al mi, ke en unu vespero, mi ĉion verkis, ĉiujn mirigis. Mi havas eksterordinaran facilecon de pensado. Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus, Fregat Nadeĵda kaj Moskovskij Telegraf... ĉion tion ĉi mi verkis.

Anna Andrejevna. — Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi?