La sama ĉambro en la domo de la urbestro.
Eniras singarde, preskaŭ sur la pintoj de la piedoj: AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, POŜTESTRO, LUKA LUKIĈ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, en plene paradaj uniformoj. La tuta sceno estas parolata per mallaŭtigata voĉo.
Ammos Fjodoroviĉ, starigas ĉiujn duonronde. — Pro Dio, sinjoroj, pli rapide faru rondon kaj observu pli da ordo! Ni ne devas malplaĉi al li: li veturas en la palacon, li komandas nepre laŭ milita maniero! Vi, Pjotr Ivanoviĉ, metu vin je tiu ĉi flanko, kaj vi, Pjotr Ivanoviĉ, stariĝu ĉi tie. (Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ-oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.)
Artemij Filippoviĉ. — Kiel vi volas, Ammos Fjodoroviĉ, sed ni devus ion entrepreni.
Ammos Fjodoroviĉ. — Kaj kion nome?
Artemij Filippoviĉ. — Nu, oni scias, kion.
Ammos Fjodoroviĉ. — Ŝovi en la manon?
Artemij Filippoviĉ. — Nu jes, ekzemple ŝovi en la manon.
Ammos Fjodoroviĉ. — Estas danĝere, diablo ĝin prenu! Li faros krion: li ja estas regna homo. Sed eble en formo de donaco de la flanko de la nobelaro por ia monumento.
Poŝtestro. — Aŭ diri ekzemple: «Jen per la poŝto alvenis mono, pri kiu oni ne scias, al kiu ĝi apartenas.»
Artemij Filippoviĉ. — Atentu, ke li per la poŝto ne forsendu vin ien malproksimen. Aŭskultu: ĉi tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bonorda regno. Kial ni tie ĉi estas kvazaŭ tuta