Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eskadrono? Prezenti sin oni devas unuope, kaj sen atestantoj fari ... nu, kion oni bezonas, — ke eĉ la oreloj ne aŭdu! Jen tiel oni faras en societo bonorda! Nu, jen vi, Ammos Fjodoroviĉ, komencu la unua.

Ammos Fjodoroviĉ. — Jam pli bone komencu vi! En via institucio la eminenta vizitanto manĝetis panon.

Artemij Filippoviĉ. — Pli bone estos, se tion faros Luka Lukiĉ, kiel kleriganto de la junularo.

Luka Lukiĉ. — Mi ne povas, mi ne povas, sinjoroj! Mi konfesas, mi estas tiel edukita, ke kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Ne, sinjoroj, liberigu min, mi petas, liberigu min!

Artemij Filippoviĉ. — Nu, Ammos Fjodoroviĉ, krom vi ni neniun havas. Ĉe vi kun ĉiu vorto kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango.

Ammos Fjodoroviĉ. — Nu, nu! Cicerono! Vidu, kion ili elpensis! Se mi ian fojon entuziasmiĝas, parolante pri dorna hundaro aŭ pri ĉashundo...

Ĉiuj, sin premas al li. — Ne, vi ne sole pri hundoj, vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ, ne forlasu nin, estu patro por ni! ... Ne, Ammos Fjodoroviĉ!

Ammos Fjodoroviĉ. — Lasu min trankvila, sinjoroj. (Oni aŭdas paŝadon kaj tusetadon en la ĉambro de Ĥlestakov. Ĉiuj konkure rapidas al la pordo, sin puŝas kaj penas eliri; tiu aŭ alia ricevas ekpremon. Oni aŭdas mallaŭtajn ekkriojn:)

Voĉo de Bobĉinskij. — Oj, Pjotr Ivanoviĉ, Pjotr Ivanoviĉ. vi piedpremis mian piedon.

Voĉo de Zemlanika. — Lasu, sinjoroj, ke mi ne mortu sen pentofaro, — vi tute min kunepremis!

(Oni aŭdas ankoraŭ kelkajn ekkriojn: aj! aj! Fine ĉiuj sin elpuŝas kaj la ĉambro restas malplena.)