Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sceno II.
ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov, sola, eliras kun postdormaj okuloj. — Ŝajnas al mi, ke mi diligente ronkis. Kie ili prenis tiajn matracojn kaj kusenegojn? Mi eĉ ekŝvitis. Ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas. Mi vidas, ke tie ĉi oni povas agrable pasigi la tempon. Mi amas gastamecon, kaj mi konfesas, al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso. Kaj la filino de la urbestro estas tute ne malbela, kaj ankaŭ la patrino estas tia, ke oni povus ankoraŭ ... Ne, mi ne scias, sed al mi efektive plaĉas lia vivo.

Sceno III.
ĤLESTAKOV kaj AMMOS FJODOROVIĈ.

Ammos Fjodoroviĉ, enirante kaj haltante, al si mem— Dio, mia Dio! elportu min feliĉe; miaj genuoj tute fleksiĝas. (Laŭte, streĉinte sin kaj subtenante la spadon per la mano.) Mi havas la honoron prezenti min: juĝisto de la ĉi tiea juĝejo, kolegia asesoro Ljapkin-Tjapkin.

Ĥlestakov. — Mi petas, sidiĝu. Vi do tie ĉi estas juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ. — De la jaro 1816 mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrigas mian oficon ĝis la nuna tempo.

Ĥlestakov. — Estas tamen profita afero esti juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ. — Por tri trijaraj serioj mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro de kvara grado pro aprobo de la estraro. (Al si mem.) Kaj la mono estas en la pugno, sed la pugno estas tuta en fajro.