Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĥlestakov. — Ha, al mi plaĉas Vladimiro. Jen Anno de la tria grado jam ne tiel plaĉas al mi.

Ammos Fjodoroviĉ, elŝovante iom post iom antaŭen la fermitan pugnon. Al si mem. — Mia Dio! mi ne scias, kie mi sidas! Kvazaŭ brulantaj karboj estas sub mi.

Ĥlestakov. — Kion vi tie havas en la mano?

Ammos Fjodoroviĉ, konfuziĝinte kaj faligante la banknotojn sur la plankon. — Nenion, sinjoro.

Ĥlestakov. — Kiel nenion? Mi vidas, ke mono elfalis el via mano.

Ammos Fjodoroviĉ, tremante per la tuta korpo. — Tute ne, sinjoro! (Al si mem.) Ho, mia Dio! Jen mi jam estas transdonita al la juĝo! Oni jam alsendis veturileton, por kapti min!

Ĥlestakov, levante la monon. — Jes, ĝi estas mono.

Ammos Fjodoroviĉ, al si mem. — Nu, ĉio estas finita, — mi pereis.

Ĥlestakov. — Ĉu vi scias? donu ĝin al mi prunte.

Ammos Fjodoroviĉ, rapide. — Certe, certe ... kun granda plezuro. (Al si mem.) Nu, pli kuraĝe, pli kuraĝe! Savu min, Sankta Di-patrino!

Ĥlestakov. — Vidu, mi en la vojo tro multe elspezis: tio kaj alio ... Cetere, mi el la bieno tuj resendos al vi la monon.

Ammos Fjodoroviĉ. — Ha, mi petas vin, kion vi diras! Jam sen tio ĝi estas tia honoro ... Kompreneble, per mia malforta povo, per diligenteco kaj fervoro rilate la estraron ... mi penos meriti ... (Leviĝas de la seĝo, sin streĉas kaj tenas la manojn laŭlonge de la kruroj.) Mi ne kuraĝas pli tedi vin per mia alestado. Ĉu vi ne donos ian ordonon?

Ĥlestakov. — Kian ordonon?

Ammos Fjodoroviĉ. — Mi volis diri, ĉu vi ne donos ian ordonon al la ĉi tiea distrikta juĝejo?

Ĥlestakov. — Por kio do? Mi ja nun ĝin tute ne bezonas; ne, nenion. Mi profunde vin dankas.