Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ammos Fjodoroviĉ, salutante kaj forirante, al si mem. — Nu, la urbo estas nia!

Ĥlestakov, post la foriro de la juĝisto. — La juĝisto estas bona homo!

Sceno IV.
ĤLESTAKOV kaj la POŜTESTRO, eniras streĉiĝinte, en uniformo, subtenante la spadon.

Poŝtestro. — Mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro, kortega konsilanto Ŝpekin.

Ĥlestakov. — Ha, mi vin petas! Mi tre amas agrablan societon. Sidiĝu. Vi ja ĉiam tie ĉi loĝas?

Poŝtestro. — Tute vere.

Ĥlestakov. — Al mi plaĉas la ĉi tiea urbeto. Kompreneble, ĝi ne estas tre multehoma — sed tio ĉi ne estas grava. Ĝi ja ne estas ĉefurbo. Ĉu ne vere, ĝi ja ne estas ĉefurbo?

Poŝtestro. — Absolute vere.

Ĥlestakov. — Nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono kaj ne ekzistas provincaj anseroj. Kia estas via opinio, ĉu ne vere?

Poŝtestro. — Tute vere. (Al si mem.) Li tamen tute ne estas fiera; pri ĉio li demandas.

Ĥlestakov. — Kaj tamen ja konfesu, oni ja ankaŭ en malgranda urbeto povas pasigi la vivon feliĉe?

Poŝtestro. — Tute vere.

Ĥlestakov. — Laŭ mia opinio, kion oni bezonas? Ni bezonas nur, ke oni nin estimu, sincere amu, — ĉu ne vere?

Poŝtestro. — Tute ĝuste.

Ĥlestakov. — Mi konfesas, mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. Oni, kompreneble, nomos min stranga, sed mi havas tian karakteron. (Rigardante al li en la okulojn, diras al si