Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mem.) Nu, mi provu peti de tiu ĉi poŝtestro pruntedonon. (Laŭte.) Kian strangan okazon mi havis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?

Poŝtestro — Kial do ne? Mi rigardos ĝin kiel la plej grandan feliĉon. Jen, mi petas. El la tuta koro mi estas preta servi al vi.

Ĥlestakov. — Mi vin tre dankas. Kaj mi, mi konfesas, terure ne amas rifuzi al mi ion en la vojaĝo; kaj eĉ por kio tion fari? Ĉu ne vere?

Poŝtestro. — Tute ĝuste. (Leviĝas, streĉiĝas kaj subtenas la spadon.) Mi ne kuraĝas plu tedi per mia alestado ... Ĉu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poŝta administrado?

Ĥlestakov. — Ne, nenion.

(La poŝtestro salutas kaj foriras.)

Ĥlestakov, ekfumante cigaredon. — La poŝtestro, ŝajnas al mi, estas ankaŭ tre bona homo; almenaŭ komplezema li estas. Mi amas tiajn homojn.

Sceno V.
ĤLESTAKOV kaj LUKA LUKIĈ, kiu estas preskaŭ enpuŝata tra la pordo. Post li oni aŭdas voĉon preskaŭ laŭte: «Kion vi timas?»

Luka Lukiĉ, streĉiĝante kun tremo kaj subtenante la spadon. — Mi havas la honoron min prezenti: inspektoro de lernejoj, titola konsilanto Ĥlopov.

Ĥlestakov. — Ha, mi petas! Sidiĝu, sidiĝu! Ĉu vi ne deziras cigaredon? (Donas al li cigaredon.)

Luka Lukiĉ, al si mem, ŝanceliĝante. — Jen vi havas! Tion ĉi mi jam tute ne atendis. Ĉu preni aŭ ne preni?

Ĥlestakov. — Prenu, prenu; ĝi estas bona cigaredo. Kompreneble, ne tia kiel en Peterburgo. Tie, mia sinjoro, mi fumadis cigaredojn po dudek-kvin rubloj por cento — oni poste simple