Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li ankaŭ amas. Cetere, ĉi tiuj oficistoj estas bonaj homoj; ĝi estas de ilia flanko bona trajto, ke ili donis al mi prunte. Mi intence trarigardos, kiom da mono mi havas. Jen de la juĝisto tricent; jen de la poŝtestro tricent, sescent, sepcent, okcent ... — kia malpura banknoto! — okcent, naŭcent ... Oho! transpaŝas milon ... Nu, venu nun, kapitano, mi volus vin trafi nun! ni rigardu, kiu kiun batos!

Sceno IX.
ĤLESTAKOV kaj OSIP, kun inko kaj papero.

Ĥlestakov. — Nu, kiel? vi vidas, malsaĝulo, kiel oni min regalas kaj akceptas? (Komencas skribi.)

Osip. — Jes, dank' al Dio. Sed vi scias, Ivan Aleksandroviĉ, kion mi diros al vi?

Ĥlestakov. — Kion do?

Osip. — Forveturu de ĉi tie! Per Dio, estas jam tempo.

Ĥlestakov, skribas. — Jen sensencaĵo! Por kio?

Osip. — Iale. Lasu ilin ĉiujn al Dio! Vi amuziĝis tie ĉi du tagojn, — nu, estas sufiĉe. Por kio ligiĝi kun ili por longe? Kraĉu sur ilin! Oni ne povas antaŭvidi: eble iu alia alveturos ... Per Dio, Ivan Aleksandroviĉ! Kaj ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn, — ni tiel bonege ekruliĝus!. ..

Ĥlestakov, skribas. — Ne, mi volas ankoraŭ iom loĝi ĉi