Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bobĉinskij. — Jes, grandajn kapablojn li havas.

Ĥlestakov. — Bone, bone! Mi zorgos pri tio ĉi, mi parolos ... mi esperas ... ĉio ĉi tio estos farita, jes, jes ... (Turnante sin al Bobĉinskij.) Ĉu vi ne havas ankaŭ ion por diri al mi?

Bobĉinskij. — Certe, mi havas tre humilegan peton.

Ĥlestakov. — Nome kion, pri kio?

Bobĉinskij. — Mi petas vin plej humile, kiam vi veturos Peterburgon, diru tie al ĉiuj diversaj eminentuloj, senatanoj kaj admiraloj, ke jen via Ekscelenco, aŭ Princa Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Simple tiel diru: loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. — Tre bone.

Bobĉinskij. — Kaj se iel vi havos okazon al la regnestro, tiam vi ankaŭ al la regnestro diru, ke jen via Imperiestra Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov. — Tre bone.

Dobĉinskij. — Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Bobĉinskij. — Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Ĥlestakov. — Nenio grava, nenio grava! Al mi estas tre agrable. (Elakompanas ilin.)

Sceno VIII.
ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov, sola. — Tie ĉi estas multe da oficistoj. ŝajnas al mi tamen, ke ili min prenas por regna homo. Kredeble mi hieraŭ ekŝutis al ili iom da polvo en la okulojn. Kia malsaĝularo! Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo: li skribadas artikoletojn, — nu, li ilin bone prifrapu per la plumo. He, Osip, donu al mi paperon kaj inkon! (Osip enrigardas tra la pordo kaj diras: «Tuj».) Kaj certe, se iu trafos sur la denton de Trjapiĉkin, — tiam gardu vin: pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus, kaj monon