Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bobĉinskij. — Tian sumon, per Dio, mi ne havas. Ĉu ne havas vi, Pjotr Ivanoviĉ?

Dobĉinskij. — Kun mi, mi ne havas, ĉar mia mono, se vi scias, estas deponita en la oficejo de la komuna prizorgado.

Ĥlestakov. — Nu, se vi ne havas mil, mi petas cent rublojn.

Bobĉinskij, serĉante en la poŝoj. — Ĉu vi, Pjotr Ivanoviĉ, ne havas cent rublojn? Mi havas nur kvardek per banknotoj.

Dobĉinskij, rigardante en la paperujon. — Mi havas entute nur dudek-kvin rublojn.

Bobĉinskij. — Sed vi serĉu pli bone, Pjotr Ivanoviĉ! Mi scias, vi havas tie en la poŝo de la dekstra flanko traŝiron, kaj la mono kredeble iel enfalis en la traŝiron.

Dobĉinskij. — Ne, kredu al mi, ankaŭ en la traŝiro ne estas.

Ĥlestakov. — Nu, tute egale. Mi ja nur simple tiel diris. Bone, estu sesdek-kvin rubloj ... Tute egale. (Li prenas la monon.)

Dobĉinskij. — Mi kuraĝas peti vin pri unu tre delikata cirkonstanco.

Ĥlestakov. — Pri kio?

Dobĉinskij. — Afero de tre delikata eco: mia plej maljuna filo, volu vidi, estas naskita de mi ankoraŭ antaŭ la edziĝo.

Ĥlestakov. — Jes?

Dobĉinskij. — Tio estas, oni nur tiel diras, sed efektive mi naskis lin tute tiel kvazaŭ en edzeco, kaj ĉion tion mi poste dece fortikigis per leĝa ligo de edzeco. Sekve, volu vidi, mi volas, ke li nun estu jam tute, tio estas mia leĝa filo, kaj ke li estu nomata tiel, kiel mi, Dobĉinskij.

Ĥlestakov. — Bone, li estu nomata; mi konsentas.

Dobĉinskij. — Mi eĉ ne maltrankviligus vin, sed estas domaĝe pro liaj kapabloj. La bubo estas tia ... li donas grandajn esperojn: parkere li rakontas diversajn versaĵojn, kaj se li ie trovas tranĉileton, li tuj faras malgrandan droŝketon tiel arte, kiel artifikisto. Jen ankaŭ Pjotr Ivanoviĉ scias.