Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jedza, pija, lulki pala
Tance, hulanka, swawola

Oni manĝas, trinkas, bruas,
Fumo, danc', diboĉ' petola;
Tutan la drinkejon skuas:
Ha, ha, hi, hi, hejse, hola!

Twardowski,[1] ĉe l' fino tabla
Kiel baŝa sin apogas,
Krias: He, diboĉ' diabla!
Ridigas, timigas, logas.

Jen soldat', kun brava vido,
Ĉiujn insultas kaj puŝas;
Sonis glav', orelon tuŝas,
El soldat' — jam leporido.

  1. Tvardovski, pola sorĉisto, kiel la germana Faust.