Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El vaz' tribunal'-patrono
Manĝis sen parol' ĝis fundo;
Twardowski sonis per mono...
El patrono—korta hundo.

Al botist' je naza rando
Li frapis, al kap' tubeton
Metis, ŝmac'! da gdanska[1] brando
Pumpas plenan bareleton.

Dum li trinkis, en kaliko
Ekfajfis, ekgrincis io;
Funde... "Kia artifiko!
Baptan', vi venas pro kio?"

Diablet' sur fund' en vino,
Laŭ mallonga vest', germano,
Gastojn, ĉapelet' en mano,
Li salutas per ekklino,

Saltas planken el la loko,
Kreskas al du-uln-mezuro,
Nazo—hoko, pied' de koko,
Kaj la ungoj de vulturo.

  1. Urbo Gdansk, hodiaŭ germana Danzig, estis fama pro sia brando.