Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ah, Twardowski? salut', frato!"
Li iras rekte al celo.
"Jen bona via konato,
Mi estas Mefistofelo!

Vi kun mi sur Mont' Senhara[1]
Faris pri anim' kontrakton;
Sur led' bova skribis akton
Via moŝt' kaj diablara.

Devis servi volon vian
Ni, ĝis du jaroj trakuros,
Tiam Romon vi veturos
Kaj ni kaptos kiel nian.

Sepa jar' trakuris teron
Post lim' de kontrakta diro;
Vi turmentas la inferon,
Eĉ ne pensas pri vojiro.

Sed la venĝo, malrapida,
Pelis vin en retojn; estas
Rom' drinkeja nom' insida,
Vian moŝton mi arestas!"

  1. Pole "Lysa gora", pli ĝuste Kalva monto, monto de sorĉistoj.