Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĵuru la amon, dediĉon,
Ŝaton, obeon, adoron,
Rompu eĉ unu kondiĉon, —
Kontrakto perdis valoron".

Al li orelon atente,
Al ŝi ekstrabon kun viglo
Turnis diabl' kaj momente
Jam proksimiĝis al riglo.

Ĉar lin Twardowski tre tedas,
De pord', fenestro puŝante,
Tra ŝlosiltru' sin ekspedas,
Ĝis nun forkiras konstante.