Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Se venus ankoraŭ ventegoj, batal’,
Ni estas jam bone harditaj;
Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal’,
Nek ies perfidoj subitaj.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
Ĝi havas radikojn profunde en kor’.

Ni velas antaŭen kun kredo, fervor’,
Benante la Majstron por verko,
Kaj lian anaron, de plej frua hor’
Fidelan al li, ĝis la ĉerko.
La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,
Sed vivos eterne pri ili memor’.

La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela:
Per amo al hejmo, patrujo, naci’,
Ni flamas en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar’,
Ni sentas nin filoj de l’ tuta homar’.

En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon’,
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson’,
Do kantas de l’ tero ni filoj:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
La ombroj de nokto forkuras el mond’!