Kun kruĉ' sur kapo, rekte kiel kano,
Al fajro venis ŝi kaj per la akvo,
Ridante, ŝi aspergis iom fratojn.
Plej aĝa filo, kun okul' flamanta,
Leviĝis, kruĉon kaptis en la manojn,
Kaj diris: Dio pagu vin por akvo!
Mi trinkos kiel hund', en brusto fajron
Mi sentas! Li el kruĉ' eltrinkis akvon
Kaj falis tuj, kiele palm' rompita.
Alkuris mi lin savi — tro malfrue —
Fratinoj volis kisi lin malvivan;
Mi, kun freneza krio: "Ne kuraĝu!"
Kadavron kaptis, ĵetis al gardistoj;
Ke prenu ĝin sur ferajn la portilojn
Kaj enterigu ĝin ĉe la pestuloj.
De post la dolorplena nokt' mi devis
Ĉi tie resti novajn kvardek tagojn.
La saman nokton Hafne kaj Amina,
Kuŝante apud si en lito, mortis.
Mallaŭte tiel agoniis ambaŭ,
Ke, kvankam post la morto de la filo,
Al dorm' okuloj miaj ne fermiĝis,
Mi eĉ ne aŭdis, kiel mortis ambaŭ,
Kaj eĉ patrino propra ne ekaŭdis,
Dum tiu nokto ankaŭ ne dorminte.
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/133
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita