Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj de la fulmoj tute helruĝiĝas,
Simile al vampira tombo flama.
Mi kvazaŭ aŭdis, krom fulmbato-krakoj,
Malantaŭ tend' infanojn, la malvivajn,
Kaj ili ĉiuj ĝemis terurige —
Do streĉis mi vidsenton kaj orelon,
Kaj kun timego mi meditis, kiel
En tomb' infanoj statas dum ĉi nokto?
Subite... Kial morto, la perfida,
Mallaŭte tiel sub la tendon venis?
La fulmoj batis krake — kaj subite
Ekploris en lulil' infan' mallaŭte —
Sed plor' esprimon havis teruregan,
Ĉar tuj — patrin' kaj mi — ni ambaŭ kune,
Ekkuris al vermeto la mizera.
Infana ĝemo, kvankam tre mallaŭta,
Laŭtega tiel al ni ambaŭ ŝajnis,
Ŝiranta tiel kaj malĝoja tiel,
Venanta el profunda internaĵo!
Prudenta tiel! tiel malbenita!!!
Ke ni ekkuris ambaŭ, fulmtrafite,
Kaj sen espero jam, kaj sen konscio!

Kaj nin ne trompis antaŭsent' funebra!
Ĝin pest' mortigis, kiel la aliajn,
Ĝi iris kuŝi ĉe gefrat'-kadavroj,
Plej kara ido mia! — kaj la lasta!!!