Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĝin prenis nigra morto senkompate,
Ĝi nek revenos, nek al mi plenkreskos!
Nek mia domo iam ĝin revidos!
Neniam ĝi revenos! — Malespero!

Alvenis dua nokt', stelare brila,
Ni estis kun patrin' en tend' — sur tablo
Jen kuŝis antaŭ ni infan' malviva,
Terura pro la senmovec' de l' morto.
Mi tiam, rigardante ĝin, eksentis,
Ke, se ĝi povus tiel resti ĉiam
Kun ni, tra ĉiuj jaroj — eĉ nur tiel —
Duon' da malesper' el kor' foriĝus.
Kaj ĝin ne portis jam la pest-gardistoj,
Nek mi al Ŝeĥa kapeleto, kie
Kadavra pord' al ni malfermiĝadis,
Sed la patrino mem ĝin portis tien.

Mi restis kun edzin' en tend' malplena.
Ĉu vi komprenos? — nin anstataŭ ligi,
Dolor' al ambaŭ disŝirinte sinojn,
Venenon ian ŝutis en la korojn,
Nun eble Dio mem purigos ilin.
Malĝojo nia al malam' similis
Kaj nigra, granda inter ni ekstaris.
Do disigitaj estis ni kaj solaj,
Kaj ni eĉ vorton ne interparolis;