Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar kia povis esti parolado
En tend' malplena inter ni, geedzoj
Kaj la gepatroj de infanoj tiuj? —
Dum la varmego ruĝe sun' leviĝis,
Subiris tie, kie nun ĝi lumas,
Simile al fajrera torĉ' brulanta.
Kaj tiel pasis temp' al ni, senidaj,
Kaj tendon granda mallaŭtec' plenigis.
Trakuris eble mus' en luna brilo,
Sed ĝem' aŭ bru' alia ne aŭdiĝis...
Kaj tiel kvardek tagojn ni pasigis,
De l' kvaranteno kuracistoj venis,
Malĝojajn la vizaĝojn ekrigardis,
Kaj vidis mi, ke ili eĉ ekmiris,
Ĉar mi al ter' kliniĝis kaj griziĝis;
Kaj pro maldorm', ĉagren', edzino mia
Similis al sukcen' aŭ flava vakso.
Ŝi havis sur la kap' harkronon grizan,
La vangoj flamis brikkolore ruĝe,
Okuloj brilis, kvazaŭ estus ŝi
El mallumej' veninta al sunlumo,
La kuracist' artikojn ekbatigis,
En kiuj pest' unuajn formas krustojn.
Mi estis sana. Homoj, ĉu vi kredos?
Mi, kiu kisis ĉiujn sep kadavrojn,
El tiu kvaranten' eliris sana!
Edzino, eĉ duonon ne tuŝinta,