Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malĝoje mi travivis kvardek tagojn;
Min liberigi venis fine homoj.
Maldolĉa ho! liber', forir'-momento!
Mi al malluma tend' jam kutimiĝis;
Kun sento de malĝoj', dolor', teruro,
Elŝiros mi palisojn, ŝnurojn, kiujn —
Eterna Dio! — en ĉi tiun sablon
Mi fiksis kun infanoj miaj kune.
Ho! helpu ilin ŝiri, al solulo!
A1 vi, per sia bru' funebra, eble
Pli da dolor' rakontos la tolaĵoj;
Ĉar ili vidis ĉion! ĉion scias!
Kaj nun similas al turment'-figuroj!
Rigardu ilin, tuŝu kaj ne timu
La peston, kiu per ektuŝ' ferblua...
Vi, filo; ja ne estas mia filo...
Sed ne! — forkuru! Ĉar ĉi tiu tolo
Terura ŝajni devas al fremduloj,
La mort' pro pesto? ho! jen mort' kruela!
La proprajn fratojn oni ne rekonas,
La fajro brogas vin, la brusto flamas...
Mi tiel vidis miajn ok mortintojn!
Kaj ĉiutage morton rigardante,
Mi tie ĉi pasigis tri monatojn,
Hodiaŭ — jen vojaĝaj naŭ kameloj
Kun ok malplenaj seloj tie staras!
Al mi nenio restis nun — krom Dio,
Kaj tie miaj tomboj — apud vojo!