Revenis mi, kaŝiĝi kiel monstro.
Nek mi la sunon sur ĉiel'-arkaĵo,
Nek min la homoj vidis en la stepo.
Mi, maljunul', infane naiviĝis,
Kaj mi vizaĝon vivan ne memoris,
Nur tiujn bluajn kaj terurajn vangojn,
Ĉe mi de l' pesta morto forprenitajn!
Dum hela tago kaj malluma nokto
Kun mi en tiu tendo estis ili.
Kun ili mi parolis kaj pripensis
Interparolojn kun la tombanaro;
Kaj strange ofte trafis mi okaze
La ĝustan voĉon de infanoj miaj.
Dum noktoj vekis min, el sonĝ' freneza,
Terura la hurlado de hienoj
Ĉe tomboj... kaj aŭskultis mi ploradon
De la kadavr'-manĝuloj pro kadavroj.
Mi similiĝis al serpent' dum frosto,
Kaj mi pasigis tagojn kaj semajnojn
Sen rememor', doloroj kaj deliroj,
Kiele ŝton' malmola kaj malvarma.
Kaj foje! — Dio jen pri mi ekzorgis! —
Mallaŭte iu enrigardas tendon —
Ho! — Ĝi ne estis jam vizaĝo homa,
Sed kapo de kamel' maljuna mia.
Ĝi min rigardis — tiel kompateme,
Ke mi ekploris laŭinfane, laŭte.
Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/146
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita