Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jako od burzy krzew połamany
Tak się duszyczka stargała.

Kiel rompita vente arbeto
Estas animo la mia!
Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi floro lilia?

Ĉion forprenis Janko, karulo,
Kion fordoni mi povis.
Ĉie lin serĉas mia okulo,
Sed lin nenie retrovis.

Kie vi estas, falko aera,
Kie vi, mia brilanta suno?
Mi, kiel kampa flor' en aŭtuno,
Sen vi pereas mizera.