65.
Szumią jodły na gór szczycie, Szumią sobie w dal. —◡ | —◡ | —(◡ | —◡) Bruas pinoj sur deklivo, Bruas plende for; Por junul' malgaja vivo, Se doloras kor'. Ne ofendis min alia, Sole vi, amata mia, Oj Halino, junulino, Sol-amata, vi! Dum ni estis ida paro, Mi, por Halinet', Serĉis super abismaro Birdojn en nestet'. Venis mi kun bonodora Flor' el monta mur', El foiro kun kolora Koraleta ŝnur'.