Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia,
Oj Halino, sol-knabino,
Kulpa estas vi!

Kiel abiet' montara
Ĉarme kreskis vi —
Ah! post vi, knabino kara,
Fajren saltus mi!

Jaroj fluas kun rapido
De torent', sen fin' —
Venis bela sinjorido,
Vi malŝatis min.

Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, junulino,
Sol-amata, vi!