Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Liaj kantetoj, malĝojo-plene,
Fluis sur roso ĉiumatene;
Do lin atendis la foliara
Viburno, kiel knabino kara.

Kaj en aŭtuno, kiam tombeto
Jankon sub nigra kovris kruceto,
Viburno — amis lin evidente —
Ĉar foliaron disblovis vente,
En akvon ĵetis koralojn foje,
Tutan beiecon perdis malĝoje.