Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

71.

Vana plendo.
(El Adam Asnyk.)


Daremne żale, próżny trud,
Bezsilne złorzeczenia!

◡—◡ | —◡ | —◡ | (-)

Jen vana plendo kaj sopir',
Senforta la malbeno!
Pasintajn formojn sorĉa dir'
Ne kaŭzos al reveno!

Mond' ne redonos, en regres',
Vidaĵojn de l' revado;
Eĉ fajro, glav', ne estas ĉes'
Al pensoj en kurado!

Kun vivo iri devas ni
Kaj novan vivon doni;
Sed ne per velka laŭrfoli'
Obstine kapojn kroni.

Ne fluos reen viva ond'!
Senfrukta peno tia;
Koler' senforta, ĉar la mond
Sur vojo iros sia!