Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

72.


Ĉielarka fabelo.
(El Adam Asnyk.)


Od kolebki biegła za mną
Czarodziejska baśń tęczowa.

—◡ | —◡ | —◡ | —◡
(◡—◡ | ◡—◡ | —◡)

De lulilo min postiris
Ĉielarka mirfabelo,
Kaj ĝi flustris melodie
Sorĉ-parolojn al orelo.

Naskis ĝin en fruvespero
Vartistinoj-babilado.
Kaj kun mi ĝi poste dormis
Kaj min kisis dum sonĝado.

Ĉiam kune vekiĝante,
Ni elkreskis el luliloj,
Kaj ĝi min en strangan mondon
Ien portis sur flugiloj —