Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Junedzino nubiĝas,
Per vualo kovriĝas:
— Ho, malbono ne cedas,
Ĝis nun forton posedas:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

— Kiam tagon de l' juĝo
Korn' anoncos kun muĝo,
Kiam kradoj diskrevos,
Fundoj lumon ricevos,
Kiam levos sin valo,
Pintoj krakos dum falo,
Juĝa tondro ekbruos,
Duon-mondon detruos,
— Tiam estos, tiam estos Junedzino vestita!