Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Staĥ
elpoligis Antoni GRABOWSKI


A jak poszedł król na wojnę
Grały jemu surmy zbrojne.

Kiam iris reĝ' militon,
Ludis trumpetar' eksciton,
Ludis trumpetar' el oro
Por la venko, por fervoro!

Kiam iris Staĥ batalon,
Bruis fontoj vek-signalon,
Bruis de la spikoj spiro
Por malbona sort', sopiro ...

Kugloj tranĉas la aeron,
Per kadavroj sternas teron;
Reĝoj brave jen batalas:
Vilaĝanoj dense falas!