Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Flirtas vente reĝa flago,
Knaras ie kruco voja ...
Staĥon vundis morta sago,
Reĝo hejm-revenas ĝoja.

Reĝon en pordego ora
Eksalutis bril' aŭrora;
Sonoriloj eksonoris,
La venkinton laŭte gloris.

Kiam Staĥon tero prenis,
En la kampo vent' orgenis,
Plende kantis la tremoloj,
Sonoretis—kampanoloj.