Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭtago de l' esto — kaj de l' di' Varuna,
Estis spirit' dormanta en Sensci'-lotuso,
Ĝis li vekiĝis — kvazaŭ himnon de Rig-Veda
Li aŭdus — kaj eliris tuj el li la dioj,
Miliardoj da dioj — devasoj, bramanoj,
Elefantoj, montsuproj — palmoj — ond' de Ganga!

Brulu al ni, ho Agni! Fluu, ond' de Ganga!
Lumu, ho Indra! Lumu lazur' de Varuna!
Bhagavat! vian supron iras la bramanoj,
Por akiri la floron de forges'-lotuso,
Kaj limon de korpiĝoj! Ĉie estas dioj —
En tomboj, vivoj, sonas kantoj de Rig-Veda.

Al mond' eksonu granda himno de Rig-Veda.
Fluas movo de l' esto — kiel ond' de Ganga,
Milionoj da trioj naskiĝas. La dioj
Iras en nuboj kaj en sunoj de Varuna,
Sed ree profundiĝos en Sensci'-lotuso;
Limon de transformiĝoj trovos — la bramanoj.

Aum! kantu bramanoj — himnon de Rig-Veda!
Jen ekfloras lotuso — fluas ond' de Ganga —
Adoron al Varuna! — Ĉie estas dioj!