Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sunojn kaj florojn donis di' Ahura-Mazda.
Lia don': ĉio bona, brilanta, radia —
La kanto — kaj la amo — de scio honover!
De Ahriman kreitaj: veneno, krepuskoj,
Dolor' — kaj dubo en la kor' de Zarathustra —
Militoj de popoloj — verko de Ahriman.

Terura estas iam forto de Ahriman —
Malfortiĝas la luma di' Ahura-Mazda,
Kaj vane vokas Iran: venu Zarathustra,
Kiu dispelos per la rigardo radia
Nubon de Ahrimanaj densegaj krepuskoj —
De krepuskoj, en kiuj pereas honover!

Sed denove eksonos laŭte la honover,
Pro timego ektremos regno de Ahriman,
Kiel nuboj en suno — diskuros krepuskoj!
Kaj denove vekiĝos di' Ahura-Mazda
Kun sia suna ŝildo — kun glavo radia!
Ekbrulos en Irano fajr' de Zarathustra.

Kanto de Zarathustra — jen granda honover —
En la sonĝo radia! — Jen falos Ahriman,
Venkos Ahura-Mazda — pereos krepuskoj!