Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Benataj estas, kiuj kredas je l' novaĵo,
Kiu en koroj bluas kiele hozanna,
Kiu spiras aromon de branĉo Oliva,
Kiu portas favoron, amon al malgrandaj —
Brilas al la premataj — per pardono-stelo!
Hozanna al popoloj! Ĉar naskiĝis Jezus.

Sur la tero judeja jen naskiĝis Jezus,
En la urbo Nazaret aŭdiĝis novaĵo!
Magojn al li kondukis betlehema stelo,
Kaj la paŝtistoj vokis al li: ho hozanna!
Kaj sekvis lian vojon aroj da malgrandaj
De la jordanaj ondoj ĝis monto Oliva.

Kaj li instruis homojn sur monto Oliva,
Kvankam antaŭe sciis la Golgoton — Jezus!
Al premataj — silentaj — kaj al la malgrandaj
Dia ŝafido iris kun bona novaĵo.
Hozanna al vi sonu, ho Kristo, hozanna —
Super kruco radias via sava stelo!

Ekradiis la stelo — sur monto Oliva.
je eterne hozanna — venis teren Jezus —
Kun la bona novaĵo — amo por malgrandaj.