83.
Ty jesteś piękna, jak zorza, A tak boląca, jak rana. ◡—◡ | —◡ | ◡—◡ Vi estas kiel aŭroro, Sed kiel vundo dolora; Por vi ekfloras mirinde De revoj lando kolora. Mi metis vin en animon, Kiele rozon, aŭroron; Aŭroro sange ekflamis, La rozo vundas la koron. Kaj vokas ĉiu guteto De mia sango la kora: Vi estas kiel aŭroro, Sed kiel vundo dolora.