Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/202

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

88.


LA KOZAKO.
(Popola kanto.)


Tam na górze jawór stoi,
Jawór zielenieńki.

—◡ | —◡ | —◡ | (—◡)

Sur monteto tie staras
Verda la acero;
Mortas juna la kozako
Sur la fremda tero:

— Mortas mi, en fremda lando
Venas mia fino,
Do alvoku la patrinon,
Mia amatino!

Kaj alvenis la patrino,
Venis patrineto,
Turnis palan la vizaĝon
Kontraŭ la fileto: