Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mniemasz, że stoisz wysoko,
Gdy inni ludzie zbyt nizko?

Vi pensas, ke pli alta staro
Vin levas super aliulojn?
Sur svarmon de la formikaro
Ekturni volu la okulojn!

Jen iras da formikoj strio ...
Egala nia vojo tera
Do ne ŝajniĝu duondio,
Dum vermo estas vi mizera.


Węgier, polak, dwa bratanki
I do szabli i do szklanki.

Pol', hungaro: frata paro,
Dum batalo, drink-regalo,
Vigla kapo, brava koro,
Benu ilin di'-sinjoro!