Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/200

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝiriĝas mi, ruliĝas! Sed jen kio?
Mi aŭdas ian ploron malproksime,
En kiu vibras ĉiuj kordoj koraj;
Mi aŭdas ĝemon kaj adiaŭ-psalmojn,
Kiuj nomiĝas "Neniam" — "Eterne".
Mi vidas milojn da frenez-vizaĝoj,
Da koroj, kiujn konsumas sopiro
Al lando de la eterna fratiĝo,
Al hela bordo de liber' konstanta,
Kiu al ĉiuj malfermos sezamojn
De l' vivo-ĝojo kaj de l' morto-ĝojo.

Streĉiĝas mi, ruliĝas! Donu spiron!
Iom da povo por unu momento!
El supr' ĉiela mi ne ĵetos fulmojn,
Nek volas mi per fajroflamoj spiri,
Sed iri volas en valojn! en valojn!
Kapti homaron per la flamaj brakoj.
Premi ĝin forte al brusto sanganta,
Kaj per titana svingo de sufero
Ĵeti vizaĝon al suno!