Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Leviĝi supren per agla flugado,
Plektiĝi en harligon de kometoj,
Per brust' ekbati ŝildojn de lazuroj,
Elŝiri de ĉielo la misteron,
Kaŝitan en ondantaj, blankaj nuboj,
En spiroj de tagiĝo, en purpuro
De sunsubiroj printempaj, kvietaj;
Poste ekflugi ankoraŭ pli alten,
Per korfajrer' ekbati sunan ŝildon,
Kapti la torĉon de flamaj torentoj,
Kapti la fulmon — kun fulmo stariĝi,
Kiel demono sur plej alta supro,
Malsupren ĵeti ĝin — ĝi tondru, knaru,
Muĝante kuru tra tero-plataĵoj,
En splitojn rompu trabaĵon de l' mondo,
Kaj ĝi forviŝu la kruston de l' tero;
Per uragano-vipoj, fulmo-fajro,
Batu homaron, furioz-ebrian.
Batu homaron, en koto putrantan,
Kiu estingas korojn en pek-marĉoj,
Kaj la spiritojn makulas per falso.

Ruliĝas mi! Streĉita ŝultr' laciĝas,
Proteste tremas kor', ribele krias,
Ke malesper', malbon', mallum' ĉirkaŭe,
Ke estingiĝis lucernoj de l' vero,
Ke ĉio estas fumo, iluzio,
Anstataŭ vort', miraklofara ago!