Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Matuś, moja matuś, dajże mnie za Jaśka,
Spodobały mi się kółeczka u paska.

Donu min al Janko, mia patrineto!
Plaĉis al mi liaj ringoj ĉe l' zoneto,
Plaĉis al mi ringoj, kaj liphar' tordata,
Do min edzinigu, patrinet' amata!
Oj dana! oj dana!

Diru al mi, kion diri nun vi volas,
Ĉar mi ĝin ne scios, se vi ne parolas.
Oj dana! oj dana!

Ho edziĝu, kara, vi bonfartos, frato:
Havos vi amadon, plendos pri malsato.
Oj dana! oj dana!