Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/207

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mortis Macjek, mortis, venis lia horo;
Pacon la eternan donu Di'-sinjoro!
Li estis brava viro
Ĝis lasta sia spiro.
Oj da, dana!

Nia Macjek kuŝas sur kverka tabulo.
Se muziko ludus, saltus li, mortulo;
Mazuro, animforte,
Moviĝas, eĉ postmorte.
Oj da, dana!