Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
XXI.


Pola-kaŝuba.


94.


Dediĉo al Kraszewski
(el Jarosz Derdowski.)

We nąm drogę e otworzele
Bez cerpliwą procę.

—◡ | —◡ | —◡ | (—◡)

Vi malfermis al ni vojon
Per laboro cela;
Vi eklumis kiel suno
Inter nokt' malhela.

Tra tricol-tabuloj nune
Vidas ni mirinde,
Kvankam laŭ kalumniuloj
Ni naskiĝas blinde.

Ĉar vin polaj balt-maranoj
Laŭmerite amas.
Mian tre modestan verkon
Via nom' ornamas.