Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Prenu de kantist' kaŝuba
Simplan la rimaron,
Kiun meti mi kuraĝas
Sur patruj'altaron.

Jen malnova rakontado
Pri la vivo, moro;
Kion mi kolektis hejme,
Prenu ĝin, Sinjoro!

Dum Vistulo de Krakovo
Nian maron fluos,
Polan kredon, polan lingvon
Tempo ne detruos.

Jen, el kor-profundo nia,
La konfes' popola:
Dum ni vivas, ne pereos
Kaŝubejo pola!