Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XXII.

Portugala.

95.

Komenco de Luziadoj
elportugaligis Antoni GRABOWSKI

As Armas, e os Barões assinalados,
Que da occidental praia Lusitana.

Batalojn kantas mi de l' heroaro,
Kiu de l' hejma bordo luzitana
Tra l' ne ankoraŭ ŝipirita maro
Ĝis trans insulo velis Taprobana,[1]
Kaj da danĝeroj en militofaro
Pli venkis, ol permesas fort' homana,
Ĝis kiam, inter malproksimaj gentoj,
Stariĝis novaj regno-fundamentoj.[2]

  1. Cejlono.
  2. Portugalaj kolonioj en orienta Hindujo.