Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
103.


LA KVAR FONTOJ.
(El Petar Preradović)


Usred polja Kosova
Ĉetir vrela izviru.

—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Meze de Kosova kampo
Fontoj kvar el tero ŝprucas:
Blanka lakt' el unu fluas,
Ruĝa vino el la dua,
Tria estas sange-ruĝa,
Klaran akvon donas kvara.
Jen migrant' ĉe fontoj haltas
Kaj demandas li unuan:
— „Kial fluas vi per lakto?”
— Por idaron vian nutri!
Kaj demandas li la duan:
— „Kial vino vin ruĝigas?“
— Por fortigi vian koron!
Kaj demandas li la trian:
— „Kial vi per sango ŝprucas?“
— Por flamigi vin al venĝo!
Li demandas fonton kvaran:
— „Kial akvon vi fluigas?“
— Por forlavi vian honton!