Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
De la kapo mia
Rozan la kroneton."
La knabino kaptas
La kroneton ĉarman, —
Falas, ha! en akvon
Falas ŝi malvarman.
10.
PRINTEMPA KANTO. (El Jaroslav Vrchlicky.)
Skřivanek vyliť do mraku
A jasa.
Flirtis alaŭd' el sekalo,
Ĝojante;
El griza, nuba vualo
Al miroplena la valo
Ŝutas perlaron kante.
Kaj ĉiu tono arĝente
Sonoras.
Tero aŭskultas atente,
Burĝonojn divenas sente,
Per freŝ-argil' odoras.