Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

V.

Finna.

14. LA FUNEBRO DE PATRINO.

(El eposo „Kalevala“)

 Emo tuosta itkemähän,
 Kyynelvierus vieremähän.

La patrino ploras, ploras,
Larmoj fluas el okuloj,
Ĝis el larmoj tri riveroj
En la landon for disfluas.

Kaj sur tiuj tri riveroj
Tri leviĝis insuletoj,
Kaj sur ĉiu insuleto
Ora monto supreniĝis,
Kaj sur ĉiu ora monto
Tri elkreskis betuletoj,
Kaj sur ĉiu betuleto
Tri kukoloj kantas plende.