Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu vokas: Amo! amo!
Dua vokas: Ho fianĉo!
Tria vokas: Sorto, sorto!

Kiu vokas: Amo, amo!
Tri monatojn ĉiam plendas
Al knabino la sen-ama,
Kiu kuŝas en la maro.

Kiu vokas: Ho fianĉo!
Ses monatojn ĉiam plendas
Al fianĉo la senĝoja,
Kiu ploras pri droninta
Sia bela fianĉino,
Kiu kuŝas en la maro.

Kiu vokas: Sorto, sorto!
Plendas dum la tuta vivo
Al patrino doloranta,
Kiu dum la tuta vivo
Verŝas larmojn senkonsole.