Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ich ging im Wald
So für mich hin.

Mi foje arbaron
Promene eniris,
Kaj serĉi nenion
En penso deziris.

Mi vidis, en ombro
Jen staras floreto:
Steleto lumanta
Aŭ blu-okuleto.

Mi volis ĝin ŝiri,
Sed plore ĝi diras:
"Ĉu por ke mi velku,
Vi tial min ŝiras?"

Do mi ĝin elfosis
Kun radikareto,
Kaj portis al mia
Ĝarden' ĉe l' dometo.