Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

En loko trankvila
Plantite karese,
Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj floras senĉese.




27.
RUĜOBUŜA KNABINETO.
(El Heinrich Heine.)


Mädchen mit dem roten Mündchen,
Mit den Äuglein süss und klar.

—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)

Ruĝobuŝa knabineto
Kun la dolĉa klar-okul'!
Nur pri vi, ho knabineto,
Ĉiam pensas, mi solul'.

Longa vintre la vespero,
Do mi volus, knabinet',
Kun vi ridi, kun vi sidi
En trankvila kameret',

Volus premi buŝon mian
Al la eta blanka man',
Plori larmon emocian
Sur vin, eta blanka man'!



55